Laǔ NPIV, intimeco estas persona ento ne aperanta ekstere, nepublika kiel intimaj sentoj kaj ankaŭ estas karakterizaĵo de profunde komunaj sentoj kaj plena konfido kaj senĝeneco kun aliaj.
La difino de intimeco estas malsimpla, ĉar ĝia signifo varias kaj inter diversaj personoj kaj trans tempo. En kelkaj rilatadoj, intimeco estas implicita kun koito kaj simpatio eble ligiĝas aŭ konfuziĝas kun amoraj sentoj. En aliaj rilatadoj, intimeco pli temas pri kunpartigitaj momentoj anstataŭ amoro. Ĉiukaze, intimeco estas ligita kun simpatio inter la rilatano.
Ĉi tio ne estas klara difino sed eĉ sen specifa difino, ŝajnas ke intimeco kaj sanaj rilatadoj estas interdependantaj. Ja, intimeco estas baza ero de amikeco kaj unu el la fundamentoj de amo.
La ĉefaj formoj de intimeco estas emocia intimeco kaj korpa intimeco. Intelekta intimeco, familiareco kun la kulturo kaj interesoj de persono, estas komuna inter amikoj. Membroj de religiaj aŭ filozofiaj grupoj eble ankaŭ sentas "spiritan intimecon" pro ilia komuna kredaro.
Oni ankaŭ povas identigi intimecon kiel pli profunda kono de iu, kono pri multaj diversaj aspektoj de persono aŭ kiel proksima sento kun tiu, kiu respondus simile en iaj situacioj, pro la multaj spertoj oni havis kun tiu.